Horace Silver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horace Silver en 1989

Horace Ward Martin Tavares SILVER (naskiĝis la 2-an de septembro 1928 en Norwalk, Konektikuto, mortis la 18-an de junio 2014 en New Rochelle, Novjorkio, Usono), fakte Silva, estis usona ĵazpianisto kaj komponisto.

Vivo kaj verkado

Silver komencis kiel tenorsaksofonisto (modelulo estis Lester Young), transiris tamen poste laŭ rekomendo de amiko Graham Forbes[1] al piano. En1950 lin malkovris Stan Getz enklubejo en Hartford, Konektikuto, kaj Silver koncertvojaĝis kun lia triopo. Kun Getz li ankaŭ faris sian unuan sonregistradon. En 1951 li transloĝiĝis al Novjorko, kie li okulfrapis dum improvizad-kunsido ian lundovesperon al produkistoj de Blue Note Records. En 1952 kaj 1953 li tie sonregistradis tie kun propra triopo, al kiu apartenis ankaŭ Art Blakey, kune kun kiu li li fondis la Jazz Messengers (unua registraĵo sub ĉi tiu nomo en 1954), eine formaĵo, kiu forte influis la stilon de malmolbopo je ties ekesto. La stilon de Horace Silver distingas perkuta ludmaniero kun pelantaj funkaj ritmoj kaj precizaj melodioj. Li famiĝis pro siaj interpretadoj de plejofte propraj pecoj laŭritme tre precizaj aranĝaĵoj kaj kolorriĉa stilo. Silver fariĝis pro siaj sukcesaj albumoj unu el la steluloj de Blue Note kaj ricevis de ties kunfondinto Alfred Lion konsiderindajn liberecojn (ĝis eĉ la formado de diskovolvaĵo kaj akompantekstoj).

Silver ricevis influojn de multaj muzikstiloj , aparte de gospelo, afrika muziko kaj latin-amerika muziko. Ci lasta ja estas ankaŭ familia heredaĵo de Silver: liaj prauloj nur devenis el Eŭropo, sed ankaŭ el Afriko. Lia familio devenas el Kabo-Verdo, kie ĝi rigardis sin portugala [2]. Silver ne nur estas antaŭeniganto de malmolbopo, sed ankaŭ unu el la fondintoj de soŭlĵazo. Li komponis i.a. La pecojn „Sister Sadie“, „Filthy McNasty“, „Tokyo Blues“, „Song for My Father“ (verkita por sia kabverdo-devena patro) kaj „Señor Blues“[3] kaj multajn aliajn, kiuj fariĝis ĵazaj normkantoj.

Silver muzikis dumpase de sia kariero kun multaj granduloj de ĵazo, i.a. kun Miles Davis kaj Wayne Shorter. Post sia tempo ĉe Jazz Messengers li fondis en 1956 propran malolbopan kvinopon, kiu simile al la ensemblo de Blakey antaŭenigis junajn talentulojn kiel Michael Brecker kaj lia frato Randy Brecker, Blue Mitchell, Woody Shaw, Junior Cook, Benny Golson, Hank Mobley, Louis Hayes aŭ Joe Henderson. La instrumentistaro de lia kvinopo (tenorsaksofono, trumpeto, ritmogrupo kun piano) estis modela por multaj ĵazbandetoj de la 1960-aj jaroj. Aktiva ekde la komenco de la 1950-aj jaroj, Horace Silver retrorigardas sur karieron daŭrantan intertempe pli ol kvindek jaroj.

Citaĵo

Kion estas ĵazmuziko alia ol plua lingvo?

Komponaĵoj (selekto)

Tipa malmolbopa kontrapunkto el Señor Blues de Horace Silver
  • Cooking at the Continental
  • Doodlin'
  • Jungle Juice
  • Nica's Dream
  • Opus de Funk
  • Peace
  • The Preacher
  • Psychedelic Sally
  • Quicksilver
  • Safari
  • Señor Blues
  • Sister Sadie
  • Song for my Father

Diskoj

  • Horace Silver Trio (Blue Note, 1953)
  • Horace Silver and the Jazz Messengers (Blue Note, 1954)
  • Blowin' the Blues Away (Blue Note, 1959)
  • Doin' The Thing - At The Village Gate (Live) (Blue Note, 1961)
  • Song for My Father (Blue Note, 1964)
  • Serenade To A Soul Sister (Blue Note, 1968)
  • Jazz has a Sense of Humor (Verve, 1999)

Literaturo

  • Horace Silver Let´s Get to the Nitty Gritty, University of California Press 2006 (membiografio)

Rimarkoj kaj fontoj

  1. Horace Silver k.a. Let's Get to the Nitty Gritty: The Autobiography of Horace Silver 2006, p. XVI
  2. Albumo de Silvers el 1965 nomiĝas The Capverdean Blues
  3. La „ Sinjoran Bluson“ Silver en 1958 ankaŭ surdiskigis en kantversio kun kantisto Bill Henderson, sur la albumo Six Pieces of Silver.

Eksteraj ligiloj