Horloĝa direkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Horloĝodirekto)

La termino horloĝa direkto (aŭ dekstrumo respektive unuvorte horloĝodirekto, priskribebla ankaŭ per la vortoj "laŭ horloĝa nadlo") signifas, ke punkto moviĝanta sur cirklo moviĝas en tiu direkto, en kiu moviĝas la indikiloj de horloĝo: do supre de la cirklo ĝi moviĝas deks, malsupre al maldekstra direkto, kaj de vidpunkto centre de la cirklo ĝi ĉiam moviĝas dekstren.

Kontraste, la termino malhorloĝa direkto (aŭ maldekstrumo respektive unuvorte malhorloĝodirekto, priskribebla ankaŭ per la vortoj "kontraŭ horloĝa nadlo") signifas, ke punkto moviĝanta sur cirklo moviĝas en alia direkto: do supre de la cirklo, ĝi moviĝas al maldekstra direkto, malsupre al dekstra direkto, kaj de vidpunkto centre de la cirklo ĝi ĉiam moviĝas maldekstren.

Krom esceptoj, ĝenerale oni ŝraǔbas ŝraŭbojn turnante horloĝodirekten kaj malŝraǔbas turnante malhorloĝodirekten.

„dekstrumo“ aŭ
„horloĝa direkto“
„maldekstrumo“ aŭ
„malhorloĝa direkto“
prezento de „pozitiva orientiĝo“ pri la angulo en la vertico B laŭ la trigonometria difino, t.e. malhorloĝodirekte.