Horst Wessel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Horst WESSEL naskiĝis je la 9-a de oktobro 1907 en Bielefeld kaj mortis je la 23-a de februaro 1930 en Berlino. Li konatiĝis kiel aŭtoro de nazia batalkanto.

Wessel estis filo de evangelia pastro. Li membriĝis en la naziisma partio NSDAP en 1926 kaj en 1929 iĝis Sturmführer (speco de serĝento) de la nazia trupo SA (Sturm-Abteilung = sturm-taĉmento). En 1930 iu Albrecht Höhler, laŭdire eksa prostituisto de Erna Jänicke, amatino de Wessel, pafis tiun. Wessel mortis en malsanulejo.

Joseph Goebbels, propaganda spertulo de NSDAP, uzis la komunistecon de Höhler por konstrui politikan motivon de la murdo kaj igis Wessel martiro de la naziisma movado. Kantoteksto, kiun Wessel estis verkinta, iĝis la himno de NSDAP, nomata Horst-Wessel-Lied (Horst-Wessel-kanto).

En nuna Germanio la kanto estas agnoskita kiel atributo de kontraŭ-konstituciaj organizoj kaj tial estas malpermesita. Tio validas por la teksto kaj precipe la melodio (ekzistinta jam antaŭ Wessel); estas kontraŭleĝe, en Germanio kanti ĝin eĉ kun alia teksto aŭ nur muzike aŭdigi ĝin.

Eksteraj ligiloj

greke http://germany.indymedia.org/2003/10/63239.shtml greke http://www.hanns-heinz-ewers.com