Horta-Guinardó
Horta-Guinardó | |||
---|---|---|---|
| |||
urbodistrikto de Barcelono distrikto vd | |||
Administrado | |||
Statuso | urbodistrikto | ||
Regiono | Katalunio | ||
Komunumo | Barcelono | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 173 944 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 14 560 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 25′ N, 2° 10′ O (mapo)41.4130555555562.1663888888889Koordinatoj: 41° 25′ N, 2° 10′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 11,947 km² ( 119 4.7 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Horta-Guinardó [+] | |||
Horta-Guinardó (ˈɔɾtə ɣinəɾˈðo) estas unu el la entute dek urbodistriktoj de Barcelono, Katalunio, Hispanio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 173 944 loĝantoj sur areo de 1 194,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 146 loĝantoj/km².
Situanta en ĝia Nordorienta angulo, ĝi estas nomita laŭ du tre heterogenaj areoj de la grandurbo, Horta kaj el Guinardó, kiuj kune kovras grandan areon de 11,92 km², sumiĝante al 11,9% de la totala areo de la urbo.
Iama municipo kiu poste iĝis parto de la grandurbo en la malfrua 19-a jarcento, ĝi estas limita per ses el dek distriktoj de Barcelono (Gràcia, Nou Barris, Eixample, Sant Andreu, Sant Martí kaj Sarrià-Sant Gervasi), kaj de du aliaj municipoj de la metropola areo (Sant Cugat kaj Cerdanyola del Vallès). Ĝi spertis rapidan urbigan procezon de la 1950-aj jaroj. Ĝi estas konata pro la kruteco de siaj stratoj, kiuj estas tiaj pro la monteta pejzaĝo en ĉi tiu areo de Barcelono.