Horten estas komunumo kaj urbo en la provinco Vestfold de Norvegio. Ĝi kovras areon de 70 kvadrataj kilometroj kaj fine de 2022 havis 27 502 loĝantojn. Temas pri marborda urbo inter Holmestrand norde kaj Tønsberg sude. La komunumo limas al Re kaj Tønsberg, kiu situas rekte ĉe la Oslo-fjordo. La teritorio ampleksas la urbon Horten kaj la loĝlokojn Kirkebakken (Borre), Nykirke, Åsgårdstrand kaj Skoppum. Al la urba teritorio apartenas la insuloj Bastøy (mallibereja insulo), Løvøya, Mellomøya kaj Østøya.