Hortolândia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Larĝa panoramo en Hortolândia

Hortolândia estas municipo kaj universitata grandurbo de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi apartenas al urbaro de Campinas.

Blazono de Hortolândia
Flago de Hortolândia

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Hortolândia en la subŝtato (ruĝe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo pri la mikroregiono

Hortolândia situas en montaro en sudorienta parto de la lando. Campinas troviĝas 18, Guarulhos kaj San-Paŭlo (urbo) po 100, Curitiba 350, Nova Iguaçu 390, Rio-de-Ĵanejro 412, Belo Horizonte 474, Goiânia 719, Braziljo 789, Campo Grande 807, Porto Alegre 890, Salvador de Bahio 1434, Maceió 1913, Teresina 2033, Recife 2110, São Luís 2284, Natalo (Brazilo) 2296, Belém 2384, Manaus 2591 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hortolândia estis fondita en 1991 pro referendumo. La nova municipo estiĝis el partoj de Sumaré.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Hospitalo de Hortolândia
Konstruaĵo en Hortolândia

Hortolândia situas en tropika zono, kiun forte influas la montara regiono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 15-27 °C. Jare pluvas po 1292 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed en januaro pluvas 280 mm, en aŭgusto nur 21 mm.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hortolândia estas facile atingebla per fervojo kaj ŝoseo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]