Hospitalo de Le Vésinet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hospitalo de Le Vésinet
Malsanulejo
Lando Francio Francio
Regiono Francilio
Departemento Yvelines
Komunumo Le Vésinet
Situo Hospitalo de Le Vésinet
 - koordinatoj 48° 52′ 58.48″ N 2° 7′ 51.19″ O / 48.8829111 °N, 2.1308861 °O / 48.8829111; 2.1308861 (mapo)
Stilo Dua Imperio
Estiĝo 1859
Situo de Hospitalo de Le Vésinet kadre de Francio
Situo de Hospitalo de Le Vésinet kadre de Francio
Situo de Hospitalo de Le Vésinet kadre de Francio
Retpaĝo: www.hopital-levesinet.fr
Portalo pri Medicino

La Hospitalo de Le Vésinet (france: hôpital du Vésinet), antaŭa imperia azilejo, situas en Le Vésinet en departemento Yvelines, Francio. Ĝi estis konstruita dum la Dua Imperio de arĥitekto Eugène Laval por utili kiel azilejo al resaniĝantaj laboristinoj.

Ĝi ankoraŭ utilas kiel hospitala centro kaj entenas interalie centron de reedukado kaj servon de longdaŭra restado.

Tiu hospitalo estas la okcident-pariza ekvivalento de nacia hospitalo de Saint-Maurice en departemento Val-de-Marne.

En tiu hospitalo estis hospitaligita germana generalo Erwin Rommel post mitralpafado al lia aŭto en julio 1944.

Ĝi estis parte enskribita kiel Monumento historia la 5-an de decembro 1997[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Slipo n°PA78000007. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hôpital du Vésinet en la franca Vikipedio.