Hotelo Ryugyong
Hotelo Ryugyong | ||||
---|---|---|---|---|
류경호텔 | ||||
![]() ![]() | ||||
nubskrapulo hotelo diversuza zono ![]() | ||||
Bazaj datoj | ||||
Konstrustilo | novfuturismo vd | |||
Arkitekto | Baikdoosan Architects & Engineers vd | |||
Areo | 360 000 m² | |||
Lando | Nord-Koreio ![]() | |||
Situo | Pjongjango | |||
Situo | ||||
Geografia situo | 39° 2′ 12″ N, 125° 43′ 51″ O (mapo)39.036666666667125.73083333333Koordinatoj: 39° 2′ 12″ N, 125° 43′ 51″ O (mapo) [+] | |||
| ||||
Hotel Ryugyong (koree 류경호텔, ankaŭ Ryu-Gyong-Hotelo aŭ Yu-Kyung-Hotelo aŭ Konstruaĵo 105) estas nefinkonstruita hotelo en Sojang-dong, en distrikto Potong-gang de Pjongjango, ĉefurbo de Nord-Koreio. La hotelo estis nomita per la eksa nomo de Pjongjango: Ryugyong [rjugjong] (ĉefurbo de salikoj).
Oni ekkonstruis la hotelon en 1987, planante ĝin fini antaŭ la 13-a Internacia festivalo de junularo kaj studentoj (1989). Tamen, por tio ne sufiĉis resursoj, kaj en 1992 konstruado estis tute ĉesigita pro la severa ekonomia krizo ligita kun la kolapso de la socialisma sistemo en plejparto de la socialisma landaro.
La alteco de la konstruaĵo estas 330 m, estas en ĝi 105 etaĝoj. En la supra parto devis esti rotacianta restoracio. Registaro de Nord-Koreio serĉas eksterlandajn investojn por iel finfari la konstruadon.