How the Grinch Stole Christmas!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
D-ro Seuss skizas la Grinĉon.

How the Grinch Stole Christmas! (esperante Kiel la Grinĉo ŝtelis Kristnaskon) estas Kristnaska bildolibro far d-ro Seuss, usona aŭtoro de infana literaturo. La bildolibro estis la bazo de usona desegnita televida programo kaj usona filmo.

Historio

La Huoj (angle Hoo), raso de fikciaj homosimilaj bestoj loĝis en Huourbo (angle Hooville). La Grinĉo, verda malbonhumora ogreto kiu loĝis en monta kaverno super la urbeto de Huourbo, malamis kaj la Huojn kaj ciujn ke ili estimas. Ĉefe, li malamis la Huan bonhumoron, ĉar laŭ la libro, "lia koro estas du grandecoj tro malgranda." Precipe li malamis Kristnaskotagon ĉar la ferio kreas bonhumoran disponon inter la Huoj. Sekve, li elpensis planon por forigi Huourbon de Kristnasko. Li faras kostumon kiun estas simila al la vestoj de Patro Kristnasko, kaj kaŝvestis lian hundon kiel boaco.

La Grinĉo malsupreniris sur la urbo kaj ŝtelis ĉiun aferon la Huoj uzus por festi Kristnaskon. Li forigis ĉiujn urbetajn ornamaĵojn kaj eniris en ĉiun domon kaj prenas ĉiujn donaĵojn, ĉiujn Kristnaskajn arbojn, kaj ĉiujn manĝaĵojn.

Kiam lia filaboro kompletiĝis, li reiris ĉe lia kaverno por aŭdi la malĝojajn lamentojn de la Huojn. Sed, en placo de lamentoj, li aŭdis ĝojan kanton. Subite li interpretis ke oni ne povas ŝteli Kristnaskon; kaj oni trovas Kristnaskon esti en sentoj kaj oni ne trovas ĝin en festaj ornamaĵoj aŭ donaĉoj.

Fine, li revenis al la urbeto por redoni ĉion kiun li ŝtelis.

La desegnita programo fidele rilatas la bildolibran historion. La filmo vastigas sur la baza historio, provizas la historion de la infanaĝo spertoj de la Grinĉo kaj kial li malamas la Huojn, kaj evoluigas negravan karakteron, Sindi Lu-Hu (angle: Cindy Lou Hoo) en importantan subtan karaktero.

Kantoj de How the Grinch Stole Christmas!

Kelkaj kantoj de la televida versio kaj la filmversio de How the Grinch Stole Christmas nune estas popularaj Kristnaskaj kantoj kiujn oni ofte aŭdis en Usono dum la Kristnaskaj ferioj. La plej popularaj estas:

  • "You're a Mean One Mr. Grinch" (esperante: Vi estas fiulo, S-ro Grinĉo)
  • "Welcome Christmas" (esperante : Bonvenon, Kristasko)
  • "Where Are You Christmas?" (esperante : Kie estas vi Kristnasko ?)

Latinlingva traduko

Eble pro sia ĝena ritmo kaj la multa nombro de inventitaj vortoj, la libro ne estas ofte tradukita. Ekster anglalingvaj landoj la libro estas apenaŭ konata. Malgraŭ tio, la libro estis tradukita al la Latina lingvo fare de du usonanoj, Jennifer Morrish Tunberg kaj Terence O. Tunberg. La latina titolo estas Quomodo invidiosulus nomine Grinchus Christi natalem abrogaverit (esperante: "Kiel la malgranda envia ulo nomita Grinĉo ŝtelis la naskotago de Kristo"). Ili kreis la latinan tradukon kiel edukilon por lernantoj de la latina.

Ekzemploj de la traduko.

La angla veriso
"Maybe Christmas," he thought, "doesn't come from a store."
"Maybe Christmas... perhaps... means a little bit more!"
La Latina versio
"Fortasse," inquit "Laetitia diei festi ex ipsis muneribus non proficiscitur..."
"Fortasse," inquit Grinchus, "Laetitia diei festi non est res empticia, non est res quaestuosa!"
La Esperanta versio
"Eble Kristnasko," li pensis, "ne venas de vendejo."
"Eble Kristnasko... povas... signifi iomete pli!"