Karsto ĉe Hranice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hranický kras)

Karsto ĉe Hranice (ĉeĥe: Hranický kras) estis estiĝanta kiel tropika konuskarsto en devoniaj kalkŝtonoj, kiu estis enterigita sub miocenaj sedimentoj. Kiam la miocena maro estis cedinta, okazis nudigado de la karsto. Dum tektona reviviĝo de la teritorio komenciĝis laŭlonge laŭ rompoj ascendi varmaj mineralakvoj (hidrotermalaj solvaĵoj) kaj gasoj. La hidrotermalaj solvaĵoj kaj la supraĵakvoj finkreis la karstan teritorion. Per tiu ĉi karstigado estiĝis unikaj Aragonitaj kavernoj en Zbraŝov en la maldekstra bordo de rivero Bečva en banloko Teplice nad Bečvou, en la dekstra bordo Abismo ĉe Hranice. En la ĉirkaŭaĵo estas karstaj formacioj.