Huépac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huépac
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Fondita 1644
Poŝtkodo 84860–84874
Kodo laŭ INEGI 26 034
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Jorge Padilla Ballesteros (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 1 032
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 29°55′N 110°13′U  /  29.917°N, 110.217°U / 29.917; -110.217 (Huépac) (mapo)
Alto 640 m
Areo 371,4 km²
Horzono UTC -7
Situo de Huépac en (Meksiko)
Situo de Huépac en (Meksiko)
DMS
Situo de Huépac en
Situo de Huépac en
Situo de Huépac en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huépac Municipality [+]
vdr

Huépac estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Huépac. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26034.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 1154 loĝantojn. El tiuj estis 593 viroj kaj 561 virinoj. La komunumo havas surfacon de 371,4 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 640 metroj super la marnivelo. Ĝenerale la komunumo estas monteta kun valoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 424 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 822 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 796 scipovis legi kaj skribi kaj 26 personoj estis analfabetoj. Do 3,16 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 1052 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 6 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,57 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio[redakti | redakti fonton]

Huépac fondiĝis de la jezuita misiisto Gerónimo de la Canal kun la nomo "San Lorenzo de Güepaca". La nomo venis de la opata lingvo kie Güepaca signifas "granda valo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]