Hubert Parry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

(Charles) Hubert (Hastings) PARRY, brita komponisto (la 27-a de februaro 1848 - la 7-a de oktobro 1918).

Li naskiĝis ĉe Bournemouth, Hampshire, Anglio, en riĉa familio. Li studis ĉe Eton College, fama privata lernejo.

Lia muzika stilo estis influata de Johann Sebastian Bach kaj de Johannes Brahms. Inter liaj verkoj estas kvar simfoniojn kaj ĥoraj komponaĵoj, inkl. fama muziko por poemo, Jerusalem, de William Blake.

Ekde 1894 li estis ĉef-direcktoro de la Reĝa Kolegio de Muziko, Londono. Kiel instruisto, li ege influis pli junajn kompnistojn, inkl. Ralph Vaughan Williams.