Hugó Székely

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hugó Székely [sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely Hugó estis hungara arkitekto.

Hugó Székely [1] naskiĝis la 2-an de junio 1886 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de junio 1982 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hugó Székely akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1908. Post siaj studoj li laboris en privata kontoro, li partoprenis en projekto pri fervoja linio. En 1910 li laboris en Vieno, kie li lernis teknologion de ferbetonoj. Hejmenveninta li havis postenon, kie li projektis ekzemple ferbetonan strukturon de kultura palaco en Marosvásárhely. En 1916 li doktoriĝis, en 1919 li akiris plian diplomon pri ekonomia inĝeniero, poste li laboris en Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. Inter 1928-1948 li havis privatan projektan kontoron, tiam li faris strukturojn de diversaj fabrikoj kaj aliaj industriaĵoj. Dum la socialismo li laboris en ŝtataj entreprenojinstitutoj, kie li projektis ekzemple pontojn, akvoturojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Törttengelyek módszere (traverz módszer) többtámaszú tartók és keretek megoldására (1954)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.