Hugh Grant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugh Grant
brita aktoro
brita aktoro
Persona informo
Naskonomo Hugh John Mungo Grant
Naskiĝo 9-a de septembro 1960
en Londono, Anglio, Britio
Lingvoj anglafranca
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Nova Kolegio • Latymer Upper School • Wetherby School
Subskribo Hugh Grant
Familio
Patro James Murray Grant
Patrino Fyvola Susan MacLean
Amkunulo Elizabeth Hurley • Jemima Goldsmith
Infanoj 5
Parencoj Rick Cosnett
Okupo
Okupo filmaktoro • filmproduktoro • teatra aktoro • komikisto • televida aktoro • aktoro
vdr

Hugh John Mungo GRANT (naskiĝis la 9-an de septembro, 1960 en Londono) estas brita aktoro kaj produktoro.

Sian unuan filmrolon li ricevis en Privileged en la jaro 1982. Mondfamon li gajnis 12 jarojn poste, per la romantika komedio Four Weddings and a Funeral.

En 1995 li kune kun sia vivpartnerino Elizabeth Hurley fondis la firmaon Simian Films, la unua komuna produkto estis la filmo Extreme Measures. Samjare li per seks-skandalo nutris la klaĉ-ĵurnalojn: Kaptita kun putino en publika loko, li devis pasigi unu tagon en aresto. Lia amrilato kun Liz Hurley post ioma tempo rompiĝis, sed post publika pardonpeto li sukcesis regajni sian popularecon.

Listo de filmoj

  • Privileged (1982)
  • Maurice (1987)
  • White Mischief (1987)
  • The Lair of the White Worm (1988)
  • The Big Man (1990)
  • Impromptu (1991)
  • Bitter Moon (1992)
  • The Remains of the Day (1993)
  • Four Weddings and a Funeral (1994)
  • Sirens (1994)
  • Sense and Sensibility (1995)
  • The Englishman Who Went Up a Hill an Came Down a Mountain (1995)
  • Nine Months (1995)
  • Extreme Measures (1996)
  • Mickey Blue Eyes (1999)
  • Notting Hill (1999)
  • Small Time Crooks (2000)
  • Bridget Jones' Diary (2001)
  • About a Boy (2002)
  • Two Weeks Notice (2002)
  • Love Actually (2003)
  • Bridget Jones : the Edge of Reason (2004)

Eksteraj ligiloj