Hungara Esperanto-Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hungara Esperanto-Muzeo funkciis provizore en Nagymaros, fondita en 1932. La bazo estas kolektaĵo de la gvidanto, d-ro Jozefo Talacs: 230 libroj, 70 gazetoj, ĉirkaŭ 1000 gazeteltranĉajoj, 40 murafiŝoj, 500 flugfolioj, 250 leteroj, poŝtkartoj 20 vizitkartoj, 60 fotografaĵoj, plena kolekto de Hungaraj glumarkoj. Celo: kolekto de ĉio pri la mondlingva movado en Hungarujo.