Huqúqu'lláh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ḥuqúqu'lláh (arabe : ﺣﻘﻮﻕ ﺍﻟﻠﻪ, "Rajto de Dio"), foje nomita la "Leĝo de Ḥuqúq" , estas spirita kaj socio-ekonomika leĝo de la Kitáb-i-Aqdas (la "Plej Sankta Libro") [1], kiu estas ĉarta dokumento de la Bahaa Kredo verkita de Bahá'u'lláh. Ĝi estas spirita devigo de la bahaanoj, kiuj devas libervole donaci 19 procentojn el siaj riĉaĵoj restantaj post la pago de ĉiuj necesaj vivrimedoj kaj ŝuldoj. La mono estas uzita por la efektivigo de projektoj socio-ekonomikaj aŭ filantropiaj.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Historio[redakti | redakti fonton]

Bahá'u'lláh verkis sian libron Kitáb-i-Aqdas en 1873 sed akceptis neniun pagon ĝis kiam li enoficigis la unuan "fidindan kasiston" (Amín) de la Ḥuqúqu'lláh por ricevi tiajn mondonacojn de la bahaanoj en Irano. Poste ankaŭ rajtis mondonaci la bahaanoj en la Mezoriento. En 1985 informoj pri "Leĝo de Ḥuqúq" estis disvatigintaj tra la tuta mondo kaj en 1992 tiu leĝo fariĝis valida por ĉiuj bahaanoj. Ĉar kreskis la kvanto de la mondonacoj, asistantoj kaj delegitoj estis nomumitaj. En 1991 la centra oficejo de Ḥuqúqu'lláh estiĝis ĉe la Bahaa Mondcentro en Hajfo (Israelo).

Dum sa vivo Bahá'u'lláh ricevis la mondonacojn kiel la "Manifestiĝo de Dio", kaj post lia morto same faris lia heredanto 'Abdu'l-Bahá kiel la "Centro de la Interligo". En sia Testamento ‘Abdu'l-Bahá indikis, ke Ḥuqúqu'lláh estos donacita "pere de la Gardanto de la Afero de Dio". Depost sia elektado en 1963, la Universala Domo de Justeco ricevas la mondanocojn kiel plej supera gvidorgano de la Bahaa Kredo [2].

Por kolekti la mondonacojn, Bahá'u'lláh estigis unu el la plej gravaj institucioj de la Bahaa Kredo, la Komisariato pri Ḥuqúqu'lláh, kies plej eminentaj membroj sinsekve estis :

  • Ḥájí Sháh-Muḥammad Manshádi, titolita Amínu’l-Bayán (mortis je 1881)
  • Ḥájí Amín ( 'Abdu’l-Ḥasan Ardikání), titolita Amín-i-Iláhi (1881-1928)
  • Ḥájí Ghulám-Riḍá, titolita Amín-i-Amín (1928–1938)
  • Valíyu'lláh Varqá (1938–1955)
  • `Alí-Muḥammad Varqá (1955-2007)

Celo[redakti | redakti fonton]

Ḥuqúqu'lláh ne estas imposto sed difavoro por la plibonigo spirita kaj fizika de la homo kaj la socio. Neniu rajtas postuli ĝian pagon nek eĉ demandi al bahaanoj ĉu ili pagis ĝin [3].

Se bahaanoj libervole pagas tiun spiritan devigon kun plena ĝojo, ili "purigas" siajn havaĵojn kaj altiras la diajn benojn [4].

La mono estas uzita por la disvolviĝo de la bahaa komunumo kaj por la efektivigo de projektoj socio-ekonomikaj aŭ filantropiaj. Ĝi realigas egaligan disdonon de la riĉaĵoj inter la diversaj partoj de la mondo.

Ĝi estas mondonaco aparta de la kontribuaĵoj al la diversaj bahaaj fondusoj, kaj havas superrangon je ili.

Kalkulo[redakti | redakti fonton]

La kalkulo baziĝas sur la individuaj riĉaĵoj konsistantaj el mono, varoj kaj bienoj, post la pago de ĉiuj necesaj vivrimedoj kaj ŝuldoj. Se la restaĵo atingas au superas la valoron de 19 Mithqál (2.2246 uncoj aŭ 69 gramoj) da oro, la bahaanoj havas la spiritan devigon pagi 19 procentojn de tiu restaĵo, nur unu fojon. Se okazas nova kresko de iliaj jam "purigitaj" riĉaĵoj egala aŭ supera al 19 Mithqál da oro, ili denove pagas la "Rajton de Dio" nur pri tiu nova parto [5]. Se okazas malkresko, nenio estas pagota ĝis kiam la perdo estos plene nuligita [6].

Iuj posedaĵoj ne estas enkalkulitaj por Ḥuqúqu'lláh, kiel la domo kun mebloj kaj ĉio necesa al profesio [7]. Se bieno ne alportas profiton, nenio estas pagenda pri ĝi ĝis vendo [8]. Bahá'u'lláh lasis ĉiun bahaanon persone decidi pri tio necesa por vivo kaj laboro [9].

Post la morto de bahaano, estas pagendaj unuarange la entombigon, sekve la ŝuldojn, poste la "Rajton de Dio" [10] kaj fine la disdonojn al la heredantaro [11]. Bahaaj heredantoj denove pagas la "Rajton de Dio" pri tio ricevita [12].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kitáb-i-Aqdas : verso 97-a, noto 125-a
  2. Kitáb-i-Aqdas : noto 125-a
  3. Kitáb-i-Aqdas : noto 125-a
  4. Kitáb-i-Aqdas : verso 97-a
  5. Kitáb-i-Aqdas : Demandoj kaj Respondoj n°8 kaj 90
  6. Kitáb-i-Aqdas : Demandoj kaj Respondoj n°44-45
  7. Kitáb-i-Aqdas : Demandoj kaj Respondoj n° 42 kaj 95
  8. Kitáb-i-Aqdas : Demandoj kaj Respondoj n°102
  9. Kitáb-i-Aqdas : noto 125-a
  10. Kitáb-i-Aqdas : Demandoj kaj Respondoj n°9
  11. Kitáb-i-Aqdas : Demandoj kaj Respondoj n°69 kaj noto 47-a
  12. Kitáb-i-Aqdas : Demandoj kaj Respondoj n°8
  • Tiu artikolo estas verkita surbaze de la angla versio.
  • Bahá'u'lláh (1992). The Kitáb-i-Aqdas: The Most Holy Book, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA. ISBN 0-85398-999-0. Interrete legebla en la lingvoj angla, franca kaj araba.
  • Kompilaĵo pri la "Rajto de Dio" publikigita en la lingvoj angla kaj franca de la Universala Domo de Justeco.