Hvězda (Blíževedly)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hvězda
Hvězda
(Sterndorf)
germane Sterndorf
vilaĝo
Vido al Hvězda el belvidejo sur Vlhošť
Oficiala nomo: Hvězda
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Blíževedly
Historia regiono Bohemio
Montaro Doksa montetaro
Domoj 24 2011
Situo Hvězda
 - alteco 393 m s. m.
 - koordinatoj 50° 36′ 09″ N 14° 26′ 26″ O / 50.60250 °N, 14.44056 °O / 50.60250; 14.44056 (mapo)
Katastro 5,43 km² (543 ha) Hvězda pod Vlhoštěm
Loĝantaro 12 (2021)
Denseco 2,21 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 04
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hvězda (Blíževedly)
Portalo pri Ĉeĥio

Hvězda (germane Sterndorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Blíževedly. Ĝi troviĝas proksimume 3 km oriente de Blíževedly. Estas ĉi tie registritaj 24 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 12 loĝantoj.

Hvězda situas en katastra teritorio Hvězda pod Vlhoštěm kun areo 5,43 km² preskaŭ sur la montopiedo de Vlhošť. Tiu ĉi katastra teritorio estas samtempe konsisto de zono de speciala konservado Roverské skály.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝeton fondis episkopo el Litoměřice, grafo el Šternberk. De komence ĝi nomiĝis Sterndorf.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869206
1880250
1890240
1900208
1910182
1921170
JaroLoĝantoj
1930187
195067
196158
197040
198021
199118
JaroLoĝantoj
200120
201119
202112

Lokaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas tuta vico da konstruaĵoj kun arkadaj galerioj, trabfakaj garbejoj, montraĵoj de popola arkitekturo. Proksime, en valo sub la vilaĝo en najbareco de naturmemorindaĵo Pod Hvězdou, estas etaj restaĵoj de burgeto el la 13-a jarcento. La rokoj sub la vilaĝo estas trateksitaj de kvanto eĉ reciprokekunigitaj forlasitaj keloj.

Naturmemorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la katastro de la municipo proksimume 500 metroj malproksime estas naturmemorindaĵo, malsekejo Pod Hvězdou. Plua naturmemorindaĵo ĉe la vilaĝo estas Stříbrný vrch. Sur la katastro de municipoj Litice, Heřmánky kaj Hvězda estas ekde la jaro 1998 proklamita naturmemorindaĵo Vlhošť.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]