Hyde Park (Londono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Hyde Park (Hajd-parko) estas la plej granda t.n. reĝa parko de Londono (publika areo), kiu ampleksas 250 hektarojn kun la najbara Kensington Gardens. Sur ties areo troviĝas longeta lageto (Serpentine), kies parto en Kensington Gardens nomiĝas The Long Water.

En la nordokcidenta angulo de la Hajd-parko proksime al la Marble Arch („marmora arko”) troviĝas la fama „Speakers' Corner” (Angulo de la oratoroj/parolantoj), kie iu ajn povas paroli senlime sur malaltaj podioj (kondiĉe, se li/ŝi ne mallaŭdas la britan reĝan familion).