Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo
Etoso
Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo | ||
---|---|---|
multilateral development bank (en) | ||
Komenco | 1944 vd | |
Geografia situo | 38° 53′ 56″ N, 77° 2′ 33″ U (mapo)38.899-77.0425Koordinatoj: 38° 53′ 56″ N, 77° 2′ 33″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Vaŝingtono | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo (angle International Bank for Reconstruction and Development, akronime IBRD) estas unu el la kvin institucioj kiuj komponas la Grupon de la Monda Banko. La IBRD estas internacia organizaĵo kies origina celo estis financi la rekonstruon de la landoj detruitaj de la Dua Mondmilito. Aktuale ties celo koncentriĝis en la lukto kontraŭ malriĉo pere de la financigo de ŝtatoj. Ties funkciado okazas pere de pagoj regulataj de la ŝtatoj membroj.
La IBRD oficiale ekfunkciis la 27an de decembro de 1945, post la internacia ratifo de la Traktatoj de Bretton Woods (ABAACMFNU), okazinta inter la 1a de julio kaj la 22a de julio de 1944, en Bretton Woods (Nov-Hampŝiro), Usono.