ISO 3166-2:LT
La ISO-kodoj de la distriktoj de Litovio konsistas el la ISO-kodo de Litovio, "LT", kaj po du literoj por ĉiu el la dek distriktoj (litove singularo Apskritis, pluralo Apskritys, parenca al la vorto por cirklo), kiuj ĉiuj nomiĝas laŭ sia administra urbo (nur ke en la litovlingva distrikta nomo la urbonomo estas en genitiva formo):
Kodo | Distrikto | Litova nomo |
---|---|---|
LT-AL | Distrikto Alytus | Alytaus apskritis |
LT-KU | Distrikto Kaunas | Kauno apskritis |
LT-KL | Distrikto Klaipėda | Klaipėdos apskritis |
LT-MR | Distrikto Marijampolė | Marijampolės apskritis |
LT-PN | Distrikto Panevėžys | Panevėžio apskritis |
LT-SA | Distrikto Šiauliai | Šiaulių apskritis |
LT-TA | Distrikto Tauragė | Tauragės apskritis |
LT-TE | Distrikto Telšiai | Telšių apskritis |
LT-UT | Distrikto Utena | Utenos apskritis |
LT-VL | Distrikto Vilnius | Vilniaus apskritis |