I Know Who Killed Me

El Vikipedio, la libera enciklopedio
I Know Who Killed Me
filmo
Originala titolo I Know Who Killed Me
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2007, 3 jan. 2008
Ĝenro splatter film, suspensa filmo, psikologia horora literaturo, filma dramo, krimfilmo
Kameraado John R. Leonetti
Reĝisoro(j) Chris Sivertson
Produktisto(j) Frank Mancuso, Jr.
Muziko de Joel McNeely
Rolantoj Lindsay Lohan • Julia Ormond • Neal McDonough • Brian Geraghty • Garcelle Beauvais • Spencer Garrett • Gregory Itzin • Kenya Moore • Jessica Lee Rose • Paula Marshall • Rodney Rowland • Eddie Steeples • Michael Papajohn • Brian McNamara • Donovan Scott • Marc Senter • Michelle Page • Bonnie Aarons
Produktinta firmao TriStar Pictures
IMDb
vdr

I Know Who Killed Me (Mi scias kiu murdis min) estas psikologia trilera filmo de 2006, reĝisorita de Chris Sivertson, verkita de Jeff Hammond, en kiu stelulas Lindsay Lohan, Julia Ormond, Neal McDonough kaj Brian Geraghty. La filmo temas pri virino kiu estas kidnapita kaj torturita de sadisma seria murdisto. Survivinte la kidnapon, ŝi insistas, ke ŝia identeco estas tiu de alia virino.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Aubrey Fleming, juna studentino de mezriĉa familio, malaperas iam ne lasinte spuron. Du semajnojn poste, oni trovas ŝin grave vundita kaj senkonscia. Vekiĝinta, ŝi diras, ke ŝi nomiĝas Dakota Moss, ke estas striptizistino kaj ke lia patrino, drogomaniulo, ĵus mortis pro trodozo. Poste, post kelkaj okazaĵoj iom strangaj, ŝi asertas, ke Aubrey estus ŝia ĝemelino kaj ke sadisto ankoraŭ retenas ŝin iam kaptitece. La polico kaj la familio Fleming ne kredas ŝin, kaj tiam ŝi decidas foriri serĉe de la probabla murdisto de Aubrey antaŭ estos tro malfrue.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Lindsay Lohan kiel Aubrey Fleming / Dakota Moss
  • Julia Ormond kiel Susan Fleming
  • Neal McDonough kiel Daniel Fleming
  • Brian Geraghty kiel Jerrod Pointer
  • Garcelle Beauvais kiel Agento Julie Bascome
  • Spencer Garrett kiel Agento Phil Lazarus
  • Gregory Itzin kiel Dro. Greg Jameson
  • Jessica Lee Rose kiel Marcia
  • Megan Henning kiel Anya
  • Bonnie Aarons kiel Fat Teena
  • Kenya Moore kiel Jazmin
  • Rodney Rowland kiel Kenny Scalfe
  • Thomas Tofel kiel Douglas Norquist

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo I Know Who Killed Me en la angla Vikipedio.