Iauaretê-akvofalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iauaretê [iaŭarete] estas akvofalo en distrikto São Gabriel, municipo São Gabriel da Cachoeira, subregiono Alto Rio Negro, subŝtato Amazonio, Brazilo.

Ĝi estas sankta loko por dek kvar malsamaj indiĝenaj etnoj de tiu areo (Arapasoj, Baraoj, Barasanoj, Desanoj, Karapananoj, Kubeoj, Makunoj, Miriti-tapujoj, Pira-tapujoj, Sirianoj, Tarianoj, Tukanoj, Tujukoj kaj Ŭananoj) . Ĝi reprezentas fundamentan kulturan referencon al indiĝenoj, kiuj vivas inter riveroj Uaupés kaj Papuri. Multaj el ŝtonoj, insuloj kaj akvofluoj de tiu akvofalo simbolas faktojn de militoj, mortoj, kaj aliancoj de tiuj indiĝenoj, krom faktoj de mitoj pri la origino de la mondo. En ĝi, laŭ lokaj legendoj, aperis la homo kaj la herooj, kiuj komencis la lokajn etnojn, aperis ankaŭ la planedoj, utilaj bestoj kaj ĉiu kiu estas necesa al vivo. Antropologiistoj konas 17 el ĉiuj referencaj punktoj kaj iliaj legendoj.

La legendoj pri akvofalo Iauaretê permesas la kunvivon de malsamaj etnoj en la regiono dum jarcentoj. Malgraŭ ili paroli tre malsamajn lingvojn la ĉirkaŭ 30 mil indiĝenoj de la regiono kunhavas la saman vidpunkton pri la akvofalo, tio permesas al ili komerci kaj organizi sian najbarecon. En regiono estas du urbetoj de ne-indiĝenaj brazilanoj: São Gabriel da Cachoeira kaj Santa Isabel do Rio Negro.

La akvofalo estas kultura heredaĵo protektata de brazila registaro per Brazila Nacia Instituto pri Historia kaj Arta Heredaĵo.