Ifito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ifito - (helene Ίφιτος, latine Iphitus) estis en la helena mitologio filo de eĥalia reĝo Eŭrito.

Li estis amiko de Heraklo. La granda heroo venis por svati lian fratinon Iolon, kiu estis vaste distance fama pro sia beleco kaj aparte pro sia belega kuproruĝa hararo. Sed la svatanto devis plenumi unu malfacilan kondiĉon: en arkpafado venki patron de Iolo, la plej bonan helenan arkpafiston. Heraklo la reĝon venkis, sed tiu rifuzis la promeson plenumi kaj eĉ Heraklon malhoneste per ofendoj forpelis el la lando.

Ĝuste en tiu tempo estis ŝtelitaj la reĝaj gregoj kaj la reĝo sendis Ifiton al Heraklo kulpiginte lin pro la ŝtelo. Ifito la suspekton ne kredis, volis pruvi Heraklan senkulpecon kaj iris al li. Kiam li venis al Herakla burgo Tirinso, estis amike akceptita. Sed kiam Heraklo eksciis la suspekton, kaptis lin freneza kolero kaj senkulpan Ifiton, kiu volis purigi lian nomon, ĵetis el burga turo kaj mortigis lin. Pro tiu ĉi murdo Heraklo devis esti en sklaveco ĉe la reĝino Omfalo, kaj estis tie dum unu aŭ tri jaroj.

Post iu tempo oni malkovris, ke ŝtelisto de la grego estis Aŭtoliko, ruza filo de la dio Hermeso. Tiel la ŝtelisto mem, imputis kulpon al alia persono.

Heraklo pli malfrue revenis en Eĥalion, terebenigis ĝin, Eŭriton mortigis, Iolon forvenis kaj edzinigis ŝin al sia filo Hilo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ífitos en la ĉeĥa Vikipedio.