Iolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Iolo, Heraklo kaj Eŭrito festenas, proksimume 600 jaroj a,K.

Iolo (helene Ἰόλη, latineIola) estis en la helena mitologio filino de oiĥala reĝo Eŭrito.

Ŝi estis ruĝhara belulino, kiun ŝia patro promesis edziniĝi al tiu, kiu venkos lin en arkpafado. Tio ne estis facila, ĉar Eŭrito estis la plej bona arkpafisto en la tuta Grekio.

Tiutempe serĉis edzinon Heraklo, kiu ĵus foriris el la unua edzeco. Iolo unuarigarde plaĉis al li kaj sekvanttage li venkis en arpafada konkurso la reĝon Eŭriton. Tiu ĉi malvenko la reĝon kolerigis tiel, ke li rifuzis plenumi sian promeson, Heraklon regalis per ofendoj kaj forpelis lin el la reĝolando. Heraklo pli malfrue trovis por si alian reĝan filinon - nome Dejaniro el Kalidono, sed honorofendon de Eŭrito li ne forgesis.

Nek forgesis la belan Iolon. Post multaj jaroj li revenis por venĝi, konkeris Oiĥalon, terebenigis ĝin, Eŭriton mortigis kaj Iolon forvenigis. Sed jam ne por si, li edzinigis ŝin al sia filo Hilo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Iola en la ĉeĥa Vikipedio.