Ignác Frank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignác Frank
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1788 (1788-03-24)
en Carei
Morto 4-an de marto 1850 (1850-03-04) (61-jaraĝa)
en Vieno
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

FRANK Ignác (frank) estis hungara juristo, universitata profesoro, ano korespondanta de la MTA (1847) naskita en Nagykároly la 24-an de marto 1788 kaj mortinta en Vieno la 4-an de marto 1850.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ignác Frank estis piarista monaĥo, poste elpaŝis el la ordeno en 1811 kaj akiris juran doktortitolon. Li iĝis profesoro de la jurakademio de 1819 de Kassa (kriminala juro kaj privatjuro) inter 1827–50 de la Reĝa Universitato de Pest (privatjuro), posteulo de Imre Kelemen, en 1832 rektoro de la universitato. En 1849 la ministro pri la publikinstruado Mihály Horváth provizore komisiis lin je gvidado de la universitato. Lia verko A közigazság törvénye estis la unua hungarlingva universitata lernolibro, en kiu li kolektis la jurregulojn disŝutitajn. Li memmortigis. Restis en manuskripto: Észjogtani vázlat, Magyar büntetőjogtan.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Specimen elaborandum institutionum juris civilis hungarici (Cassoviae, 1823);
  • Principia juris civilis hungarici (I–II. Pestini, 1829);
  • A közigazság törvénye Magyarhonban (I–III. Buda, 1845–1847).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon