Ignác Schlick

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ignác Schlick [ŝlik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schlick Ignác estis hungara entreprenisto, fabrikestro pri gisoj.

Ignác Schlick [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1821 en Pest (urbo). Li mortis la 23-an de decembro 1868[1] en Pest.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Schlick post lernado en mezlernejo li plulernis la gisadon en Francio kaj Svislando dum 7 jaroj. En 1847 li establis gisejon en Buda, kiu funkciis nur efemere. Kelkajn jarojn li havis postenon en alia fabriko. Li edziĝis, poste kun sia boparenco li establis pli novan gisejon. La gisejo translokiĝis al Pest kaj prenis la nomon "Schlick". Tiu fabriko produktis pontojn, vagonojn, pumpilojn, diversajn ferajn elementojn. Post morto de Ignác lia filo gvidis la fabrikon.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]