Ignác Vörös

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VÖRÖS Ignác, Farádi Vörös (voeroeŝ) estis hungara juristo, politikisto naskita en Veszkény en 1757 kaj mortinta en Arado la 22-an de decembro 1825.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Vörös finis siajn jurajn studojn en 1776 en Nagyszombat. Li estis ĝis 1778 jurpraktikanto en Pest kaj faris advokatan ekzamenon. En 1779 li estis ĉefoficisto de departemento Temes. Ĝis la disigo en 1786 de la framasonaro li estis ano de la loĝio de Temeŝvaro. En 17881789 li estis militkomisaro en la kontraŭturka milito, en 1790 sendito de la departemento Temes en la landkunveno. En 1796 li retiriĝis kaj de 1809 li vivis en Arado. Lia memuaro estas valora historia fonto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Farádi Vörös Ignác visszaemlékezései az 1778 – 1822 évekről (Bevezetéssel és jegyzetekkel ellátta és kiadta Madzsar Imre, Bp., 1927).

Fonto[redakti | redakti fonton]