Ikofono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ikofono estas instrumento de parolsintezo elpensita de Émile Leipp en 1964. La du komencaj ikofonoj estis fabrikitaj en la laborejo de meĥaniko fizika de Lernejo Saint-Cyr en Francujo.

La principo de la ikofono estas la reprezentado kiun spektrometro faras de la sono. La spektrogramo analizas parolon, frazon, aŭ pli ĝenerale sonon, kaj montras la distribuon de la variajn frekvencojn kun iliaj rilataj intensecoj. La komencaj maŝinoj kiuj sintezis parolojn fabrikiĝis per la montro de la formo de la spektrogramo sur rubandeto travidebla, kiu kontrolis serion de oscililoj sekvantaj la ĉeeston aŭ foreston de nigra marko sur la rubandeto. Leipp sukcesis distingi la segmentoj de parolita sona fenomeno, kaj sintezi ilin de tre simpligita montraĵo.

Pli vaste konata estis la Pattern playback[1][2], kiu funkciis laŭ la sama principo kaj estis konstruita de Franklin S. Cooper kaj inter aliaj John M. Borst kaj Caryl Haskins, en Haskins Laboratories (Usono) jam fine de la 1940aj jaroj.