Ikonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ikonomio (de greke οἰκονομία — aranĝo de hejmo, de aferoj) estas teologia principo en kristanismo, kiu supozigas solvadon de ekleziaj problemoj je la vidpunkto de praktika utileco. Ĝia kontraŭaĵo estas akrivio.

Interalie ikonomio estas rezigno je apliko de kanono aŭ disciplina regulo en kazoj, kiam ĝia persista aplikado povus kaŭzi tenton kaj pliajn pekojn. Por eviti tiajn sekvojn pastro ekzemple povas nuligi penitencon. Ikonomio ebligas al pastro fari decidojn, kiuj malobeas la eklezian juron laŭlitere, sed ne kontraŭas ĝian spiriton.

Ekzemple, se kristanino surbaze de sincera amo kunvivas kun alikredanto, kiu rifuzas edzinigi ŝin laŭ kristanaj reguloj, oni ne akuzas ŝin kiel pekulinon. Same al soldato, forironta al fronto, oni povas permesi edziĝon eĉ dum la Granda Karesmo. Tamen neniukaze ikonomio povas pravigi aŭ senkulpigi mortopekon.

Dia ikonomio[redakti | redakti fonton]

En la Nova Testamento la vorto ikonomio estas uzata en la senco Dia regado de sia domo, do kiel Dia intenco savi homaron de peko, sufero kaj morto. Apostolo Paŭlo skribis en la Epistolo al la efesanoj: «...sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laŭ Lia bonvolo, kiun Li antaŭdecidis en li, por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero» 1:9-10