Ilan Stavans

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ilan STAVANS (n. la 7-an de aprilo 1961 en Meksikurbo) estas meksika-usona intelektulo, eseisto, leksikografo, kultura komentisto, tradukisto, novelisto, televidfamulo kaj instruisto. Li famiĝis pro siaj komentoj kaj verkoj pri usona, hispana kaj juda kulturoj.

Ilan Stavans naskiĝis kiel Ilan Stavchansky en Meksikurbo, ene de juda familio. Li vivis en Eŭropo, Latinameriko kaj Mezoriento, sed li fine elmigris al Usono en 1985. Li restas plej konata pro sia esploro de lingvoj kaj kulturoj. Lian pasion pri leksikografio evidentiĝis per lia verko Dictionary Days: A Defining Passion (2005).