Ildefonso M. Núñez Beltrán

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ildefonso M. NÚÑEZ BELTRÁN (naskita en 1902; mortinta la 19-an de majo 2000 en Kaŝamako) estis perua esperantisto. Lerninte Esperanton en 1918, li propagandis la lingvon en Ekvadoro, Kolombio, Venezuelo kaj Peruo. Li fariĝis delegito laŭ letera instigo de Hector Hodler, kaj restis aktiva kiel tia ĝis alta aĝo.