Ilia Silvestriev

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ilia SILVESTRIEV (naskiĝis la 25-an de marto 1883 en Plovdiv) estis bulgara esperantisto kaj subkolonelo de la armea rezervo, kiu loĝis en Sumen. Li propagandis Esperanton senlace, gvidis multajn kursojn kaj aplikis unua la rektan instrumetodon en Esperanto-kursoj en Bulgario. Li estis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio de 1908 ĝis 1910 kaj de 1928 ĝis 1930.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Silvestriev el la Enciklopedio de Esperanto.