Ilinojsa Lando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ilinoja Lando)
Mapo de okcidenta Nova Francio, inkluzive de Ilinojsa Lando

La Ilinojsa LandoSupra Luiziano (franclingve Pays des IllinoisHaute-Louisiane) estis administra kaj politika subdivido de Luiziano, kiu mem estis provinco de Nova Francio. La ĉefurbo de la Ilinojsa Lando estis Fort de Chartres, je la kunuiĝo de la riveroj Misisipo kaj Meramec. La regiono estis nur malmulte loĝata de francaj kolonianoj, sed precipe disvolviĝis sur la malgranda teritorio inter la riveroj Misisipo, Meramec kaj Kaskaskia.

La loka loĝantaro vivtenis sin per proksimaj interrilatoj kun la najbaraj indianaj triboj. Pluraj vilaĝoj estis fonditaj : Kaskaskia, Sainte-Geneviève, Saint-Philippe, Prairie du Rocher, Cahokia kaj Fort Vincennes, iom pli oriente, proksime al la rivero Ohio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Havard, Gilles et Cécil Vidal. Histoire de l'Amérique française. Paris, Éditions Flammarion, 2003. 863 paĝoj.