Ilmenau-kolegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilmenau-kolegio
Ilmenau-Kolegio ĉe la strato Am Technikum
Ilmenau-Kolegio ĉe la strato Am Technikum
lernejo
Situo
Geografia situo 50° 41′ 21″ N, 10° 55′ 9″ O (mapo)50.689210.9192Koordinatoj: 50° 41′ 21″ N, 10° 55′ 9″ O (mapo)
lando Germanio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Ilmenau-kolegio (Turingio)
Ilmenau-kolegio (Turingio)
DEC
Ilmenau-kolegio
Ilmenau-kolegio
Ilmenau-kolegio (Germanio)
Ilmenau-kolegio (Germanio)
DEC
Ilmenau-kolegio
Ilmenau-kolegio
Map
Ilmenau-kolegio
vdr

Ilmenau-Kolegio (germane: Ilmenaukolleg) estis ŝtata instituto de dua eduka vojo en Ilmenau, Germanujo. Distrikto Ilm respondecis pri ĉi tiu institucio. La pluklerigkolegio ofertis al plenkreskuloj kun profesia sperto la ŝancon akiri la ĝeneralan altedukan enirkvalifikon en trijara plentempa kurso. La ĝenerala abiturientekzamen-atestilo akirita ĉe Ilmenau-Kolegio rajtigis onin studi ĉiujn fakojn en universitatoj kaj altlernejoj en tuta Germanujo. De 1994 ĝis 2008, 580 studentoj sukcese trapasis tian studebligan ekzamenon.

Enirpostuloj[redakti | redakti fonton]

  • minimuma aĝo 19 jaroj (ŝlosila dato la 1-a de aŭgusto de la jaro de akceptiĝo)
  • mezlerneja diplomo aŭ ekvivalento
  • finita profesia trejnado aŭ trijara profesia sperto
  • sukcesa partopreno en taŭgeca testo en la fakoj germana lingvo kaj matematiko

Historio[redakti | redakti fonton]

La kolegio estis malfermita la 30.9.1991 sub la nomo Turingia Kolegio Vajmaro, filio de Ilmenau. La trejnado de la unuaj 51 studentoj komenciĝis en konstruaĵo ĉe Prof.-Deubel-strato. Ekde la 7-a de aprilo 1993 la kolegio estas sendependa ŝtata instruejo administrata de Distrikto Ilmenau kaj post ties neniigo ekde 1994 de Distrikto Ilm.

Lernejaj operacioj komenciĝis la 13-an de septembro 1993 en la modernaj klasĉambroj de la tradicia lerneja konstruaĵo ĉe Rudolf-Breitscheid-strato (stratonomo ekde 2019: Am Technikum). Jaron poste, la unua diplomiĝadklaso ricevis siajn abiturientajn ekzamenatestojn. Pliaj ampleksaj renovigaj kaj moderniginiciatoj okazis en la jaroj 1996 ĝis 2005.

Ilmenau-Kolegio konservis multjaran partnerecon kun la Hesia Kolegio de Wetzlar. Ekde septembro 2004 ekzistis kunlabora interkonsento kun Teknika Universitato Ilmenau.

Pro malpliiĝanta studenta nombro la lernejaj operacioj estis ĉesigitaj post la fino de la lerneja jaro 2020/21.[1]

Lerneja estraro[redakti | redakti fonton]

De la fondo de Ilmenau-Kolegio ĝis 2012 rektoroj estis Barbara Gobsch[2], de 2012 ĝis 2016 Christine Minkus-Zipfel[3] kaj de 2016 ĝis 2021 Katrin Prautsch.

Sponsorada asocio[redakti | redakti fonton]

Subtenamikarsocieto ankaŭ ekzistis nome Förderkreis Ilmenau-Kolleg ekde 1994, kun ĉ. 60 membroj en la 2014-a jaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]