Freies Wort
Freies Wort estas la plej granda regiona taggazeto en suda Turingio. Inkluzive de la Meininger Tageblatt, la ĵurnalo havas eldonkvanton de 80.000.
Historio dum GDR[redakti | redakti fonton]
La gazeto estis fondita kiel organo de la partio SED en la sektoro Suhl. Ĝi estis establita kiel Das Freie Wort la 15-an de aŭgusto 1952 kun eldonkvanto de 157.400 kaj estis la plej malgranda SED-kontrolita gazeto kun tiutempe ok filiaj redakcioj. La gazeto ricevis la nomon Freies Wort la 9-an de marto 1956.
Post la ŝanĝiĝoj politikaj[redakti | redakti fonton]
Post la germania reunuiĝo, la gazeto estis privatigita en 1991 kaj vendita al Süddeutscher Verlag (Munĥeno) - kiu nun tenas 70% - kaj al Deutsche Druck- und Verlagsgesellschaft - posedata fare de la partio SPD, kiu tenas 30%. La ĉefredaktisto estas Herbert Wessels (ekde 2009), vicĉefredaktisto Markus Ermert (ekde 2002).
Regionaj eldonoj (de 2013)[redakti | redakti fonton]
- Suhl 9895
- Zella-Mehlis
- Ilmenau 7514
- Sonneberg 7929
- Distrikto Hildburghausen 11.339
- Schmalkalden 10.907
- Bad Salzungen 14.667
Superregionaj paĝoj[redakti | redakti fonton]
Freies Wort kunlaboras kun la Meininger Mediengesellschaft S.r.l. kiu eldonas la FW Meininger Tageblatt: la du gazetoj dividas artikolojn kaj foje tutajn paĝojn.
Kune kun la gazetoj Neue Presse (Distrikto Coburg), Südthüringer Zeitung (Bad Salzungen) kaj Frankenpost (Distrikto Hof) ĝi formas la regionan gazetargrupon Regionalzeitungsgruppe Hof/Coburg/Suhl funkciigitan fare de la societo eldoneja Süddeutscher Verlag.