Ilona Kökény

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ilona Kökény
Ilona Kökény
Ilona Kökény
Personaj informoj
Naskonomo Kökény Ilona en la fruaj 1910-aj jaroj
Naskiĝo la  7-an de aprilo 1891(nun 1891-04-07)
en Hungario Gyula (Hungario)
Morto la 1-an de julio 1947
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Profesio aktoro
Familianoj
Edz(in)o

Andor Gábor

v  d  r
Information icon.svg

Ilona Kökény [kokEnj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kökény Ilona estis hungara aktoro, kabaredisto. Ŝia edzo estis Andor Gábor inter 1913-1919.

Ilona Kökény [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1891 en Gyula, ŝi mortis la 1-an de julio 1947 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilona Kökény akiris diplomon en Reĝa Teatra Lernejo en 1905. En la sekva jaro ŝi debutis, ŝi havis rolojn en malgrandaj teatroj aŭ kabaredoj. En 1906 ŝi naskis filinon, la patro ne estas konata, sed la bebo mortis post 2 monatoj. Post jaroj ŝi apartenis al la plej signifaj kabaredistoj. Ekde la 1920-aj jaroj ŝi havis rolojn ankaŭ en signifaj teatroj (Teatro de Újpest, Teatro Belvárosi (1931)). Sur scenejo ŝia plej ofta partnero estis Béla Salamon, krome ŝi ofte havis malgrandajn rolojn en filmoj.

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Pufi, az aszfaltbetyár (1914)
  • Timár Liza (1918) - S-ino Timár
  • A királyné huszárja (1935) - S-ino Döbröközi
  • Boldog idők (1943) - damo en la gantovendejo

Fontoj[redakti | redakti fonton]