Im Winkel (Bochum)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La seksvendokvartalo de Bochum - la Gußstahlstraße kun la limstrato Im Winkel
La seksvendokvartalo de Bochum - la Gußstahlstraße kun la limstrato Im Winkel

Im Winkel en Bochum formas kune kun la Gußstahlstraße la seksvendejan kvartalon de Bochum. La regiontipaj nomoj por la strato estas „Gurke“ (kukumo, pro la longeco), „Eierberg“ (Monto Testika) aŭ pli draste „Riemenwalzwerk“ (kaclaminejo).

La tiea kolekto da bordeloj estas ordigita laŭstile de kontaktkorto kaj havas montrofenestrojn. Ĉi tie laboras depende de la tagparto 50 ĝis 100 amoristinoj, kiuj proponas siajn servojn. En marto 2007 krome oni malfermis pasdomon.

La regularo de la urbo Bochum pri distriktoj malpermesataj por la senĉuriga metio (Sperrbezirksverordnung) de la 21-a de januaro 2003 limas la praktikadon de prostituo je la strato "Im Winkel". La 31-an de majo 2006 la administradojuĝejo Gelsenkirchen kritikis en decido, ke kelkaj formuladoj ne sufiĉe ekzakte difinas la limojn de la limsektoro.

Tuj najbare troviĝas la Westpark Bochum kaj la Jahrhunderthalle sur la tereno de la tradiciriĉa entrepreno Bochumer Verein. La lima urboparto nomiĝas Stahlhausen.

Kiel specialaĵo oni povas priskribi la harmonia konstrumaniero de la loko, ĉar pluraj stratetoj kaj placetoj disdonas preskaŭ vilaĝecan etoson.

Kompareblaj lokoj estas ekz. en Hamburgo la Herbertstraße aŭ en Dortmundo la Linienstraße.