Imre Kisberk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Kisberk, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kisberk Imre estis hungara pastro, episkopo, kanoniko.

Imre Kisberk [1] naskiĝis la 8-an de septembro 1906 en Pereszteg. Li mortis la 24-an de aprilo 1982 en Székesfehérvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Kisberk frekventis gimnazion en Sopron, poste li lernis teologion en Székesfehérvár. Li pastriĝis en 1930. Li eklaboris en kirko de Ráckeve, poste li instruis en Székesfehérvár. En 1936 li havis postenon en Perkáta, sed inter 1941 kaj 1950 li revenis al Ráckeve. En 1949 li estis nomumita kanoniko, en 1951 titulara episkopo. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li ne plu povis esti funkcianta ekleziulo ĝis 1958, poste li estis paroĥestro en Székesfehérvár. Li estis nomumita episkopo de Székesfehérvár en 1974. Li abdikis en 1982, sed ĝis sia morto li havis diversajn ekleziajn taskojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.