Imre Regéczi Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Imre Regéczi Nagy [regEci nadj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Regéczi Nagy Imre estis hungara kuracisto, bestkuracisto, fiziologo, profesoro. Lia nomo foje aperis en formo Regéczy.

Imre Regéczi Nagy [1] naskiĝis en 1853 en Miskolc. Li mortis la 10-an de marto 1891 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Regéczi Nagy akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1877. En la sekva jaro li partoprenis en la militiro kontraŭ Bosnio kiel armea kuracisto. Hejmenveninta li laboris en instituto ĝis 1884, kie li instruis kaj esploris. En 1881 li atingis la instruan rangon privata profesoro, post 3 jaroj universitata eksterordinara profesoro. Ekde 1890 li iĝis katedrestro en la bestkuracista akademio. Li okupiĝis pri biofiziko kaj hematologio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a szűrődés tanához (1881)
  • Az izomáram nemleges változata által egy másik izomban közvetetlenül kiváltott másodlagos rángásról (1888)
  • Experimentelle Beiträge zur Frage des Porret'schen Muskelphänomens (1889)
  • Vizsgálatok az izomrángás lefolyásának különböző behatásokra beálló módosulatairól, a Jendrássik összehúzódási elméletének alapján (1891)

Fontoj[redakti | redakti fonton]