Imre Tarján

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Tarján, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tarján Imre estis hungara fizikisto, profesoro, instruisto, membro (korespondanta en 1970, ordinara en 1976) de Hungara Scienca Akademio. Lia origina familia nomo estis Richter.

Imre Tarján [1] Arkivigite je 2013-08-18 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 26-an de julio 1912 en Hungario en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio). Li mortis la 19-an de januaro 2000 en Budapeŝto?.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Tarján lernis ekde 1930 en Universitato Pázmány Péter, fine li doktoriĝis el fiziko en 1939 en universitato de Debrecen. Inter 1935-1950 li instruis en diversaj lokoj parte en gimnazioj, parte en universitatoj. Li estis dekano kaj vicrektoro en la medicina universitato en Budapeŝto. En 1950 li estis nomita direktoro de kuracista fizika instituto. Li pensiuliĝis en 1982, spite tion li ĝismorte laboris en la instituto. Lia ĉefa premio estis premio Kossuth en 1961.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Fizika orvosok és biológusok számára (Fiziko por kuracistoj kaj biologoj), (1964, 1968, 1971; ruse en (1969), pole en (1975)) - studenta lernolibro
  • A biofizika alapjai (Fundamentoj de la biofiziko), (1977, 1981, 1987, 1991, 1997, 1999, 2002, tradukita ankaŭ al germana kaj angla lingvoj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]