Imre Tersztyánszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Tersztyánszky [terstjAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tersztyanszky Imre estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, preposto, abato, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis nádasdi.

Imre Tersztyánszky [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1786 en Hungara reĝlando en Nagyfalu (nuntempa Veľká Ves nad Ipľom en Slovakio). Li mortis la 28-an de junio 1847 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Tersztyánszky lernis en Vác, poste li restis samloke kiel prefekto en 1806. En 1810 li pastriĝis, poste li iĝis episkopa sekretario. En 1812 li estis pastro en Kecskemét, poste abato, fine juĝisto. Li estis nomumita kanoniko de Vác en 1823, de Pécs en 1831. En la sekva jaro li iĝis titulara episkopo. Inter 1835 kaj 1847 li estis universitata direktoro en Institutum Geometricum. Li kontraŭis enkondukon de la hungara lingvo en la instruado. Depost 1847 li estis ĉefpreposto de Pécs.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hálaadó tisztelete a magyar nemzetnek, mellyel az Szent István első apostoli királyához különösen köteleztetik (1818)

Fontoj[redakti | redakti fonton]