Imre Timkó (geologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Timkó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Timkó Imre estis hungara geologo, agrogeologo.

Imre Timkó [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1875 en Hungara reĝlando en Ungvár (nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio); (laŭ alia informo li naskiĝis en oktobro). Li mortis la 2-an de februaro 1940 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Timkó frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. En 1896 li havis posteneton en Hungara Nacia Muzeo, en la sekva jaro li estis asistanto de la universitata anatomia instituto. Ekde 1898 li laboris en la geologia instituto, en la studjaro de 1898 li plulernis en akademio de Magyaróvár. Reveninta li esploris geologiajn rilatojn de la lando, li partoprenis en grundokreoj el marĉoj, poste li esploris ankaŭ eksterlande (Balkano, Bavario, Rusa Imperio). Li estis nomumita mineja ĉefkonsilisto en 1921, ekonomia ĉefkonsilisto en 1933. Li pensiuliĝis en 1935.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kéménd és Páld községek környékének agrogeologiai viszonyai (1900, germane en la sekva jaro)
  • A Csallóköz centrális részének (Nyárasd, Vajka, Kulcsod határolta területnek) agrogeologiai viszonyai (1905, ankaŭ germane
  • Budapest dunajobbparti környékének, továbbá Gödöllő-Isaszeg vidékének agrogeologiai viszonyai (1907, germane: 1909)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.