Imre Vincze (fizikisto)
Aspekto
Imre Vincze [vince], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vincze Imre estas hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 2004, ordinara en 2010) de Hungara Scienca Akademio.
Imre Vincze [1] naskiĝis la 10-an de majo 1944 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Vincze laboras parte en Universitato de Budapeŝto, parte en fizika instituto en Budapeŝto. Li okupiĝas precipe pri solid-stata fiziko kaj specialaj alojoj. Li ricevis 5 premiojn inter 1974-2003.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Decomposition of the Mössbauer spectrum of magnetite at 82K. (1968)
- Different nature of the induced change of Fe and Ni magnetic moments in bcc Fe-Ni-Al alloys (1973)
- Local Structure of Metallic Glasses (1982)
- Collinearity and spin freezing (1995)
- Amorphous Fe-B alloys in B-Fe-Ag multilayers studied by magnetization and Mössbauer measurements (2011)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- listo de publikaĵoj Arkivigite je 2014-02-21 per la retarkivo Wayback Machine