Incizivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Incizivoj)
Homa incizivo

La incizivo (aŭ sinonime: tranĉodento; latine dentes incisivi) estas dento de mamuloj kiu servas por kapti kaj tranĉi la nutraĵon.

La incizivoj

  • estas forte evoluintaj, ĉizilformaj ekz. ĉe la ronĝuloj,
  • etaj kompare kun la aliaj ekz. ĉe karnovoroj
  • kaj mankas kiel ĉe la remaĉuloj en la supra makzelo.

Incizivo kun malfermitaj dentoradikoj karakterizas la ordon de ronĝuloj, leporuloj kaj rostruloj (elefanta dentego). Tio signifas, ke la incizivoj de tiuj bestoj kreskas daŭre dum la tuta vivo.

La homaj tranĉodentoj havas ĉizilformon, la antaŭa parto estas konveksa. La incizivoj de la supra makzelo estas pli grandaj ol tiu de la suba. La homo havas incizivon en la supra/suba makzelo en la dekstra-maldekstra flanko 2-2.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]