Indiana Jones kaj la Danĝero en Delfoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indiana Jones kaj la Danĝero en Delfoj
Origine Indiana Jones and the Peril at Delphi
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Rob MacGregor
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1991
Eldonejo Bantam Books
Trajtoj
Paĝoj 248
ISBN 0-553-28931-4
Ĝenro fantasto • aventura fikcio
vdr

Indiana Jones kaj la Danĝero en Delfo (angle: Indiana Jones and the Peril at Delphi) estas usona aventura libro, la unua el la dek du libroj el la franĉizo pri Indiana Jones.[1]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La juna Henry Jones Jr. finas sian lernadon en Ĉikago kaj iras al Parizo studonta lingvistikon kaj grekan arkeologion ĉe universitato. Tie li konas junan kaj belan instruistinon, nome Dorian Belecamus, kiu invitas lin iri al Delfo labori por nova arkeologia malkovro en la malnova templo de la Delfa Orakolo.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Henry Jones Jr. (Indiana Jones): juna usona universitata studento;
  • Dorian Belecamus: profesorino de Indiana Jones;
  • Ted Conrad: profesoro de Indiana Jones ĉe lia kolegio en Ĉikago;
  • Jack Shannon: amiko de Indiana;
  • Alexander Mandraki: amanto de la profesorino Belecamus;
  • Panos: estro de la Sekto de la Delfa Orakolo;
  • Grigoris: filo de Panos;
  • Stephanos Doumas: estro de la arkeologia teamo ĉe Delfoj;
  • Nikos: nova greka amiko de Indiana.

Referencoj[redakti | redakti fonton]