Infano Jesuo (Retiro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Infano Jesuo, en hispana origine Niño Jesús, plej konata kiel El Tréntaiseis (36) estas kvartalo en la distrikto madrida Retiro. Ĝi situantas en la centro de la distrikto, pro kio ĝi limas kun la aliaj 5 kvartaloj de la distrikto: Pacifiko sude, Adelfo sudoriente, Stelo oriente, Ibizo norde kaj Ĥeronimoj okcidente.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas populacion de 16.340 je 1-a de januaro de 2006. La evoluo de la demografio en la kvartalo ne montris grandajn ŝanĝojn dum la lastaj 20 jaroj. Tiele en 1986 la populacio de la kvartalo estis de 16.525, en 1991 de 16.847, en 1996 de 15.892 kaj en 2001 de 16.220. Konsiderinte la populacion de 1986, tiu malpliiĝis je 1,1%, dum male la totala populacio de la urbo Madrido, en tiu sama periodo, kreskis je 4,8%.