Pacifiko (Retiro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pacifiko
administra kvartalo de Madrido
Administrado
Demografio
Loĝantaro 33 640  (2018) [+]
Loĝdenso 44 849 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 24′ N, 3° 41′ U (mapo)40.40472222-3.67583333Koordinatoj: 40° 24′ N, 3° 41′ U (mapo) [+]
Areo 0,750065 km² (7 5.0 065 ha) [+]
Pacifiko (Madrido)
Pacifiko (Madrido)
DEC
Pacifiko
Pacifiko
Situo de Pacifiko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pacífico neighborhood, Madrid [+]
vdr

La kvartalo Pacifiko apartenas al la Distrikto Retiro de Madrido, Hispanio, kaj estas administre la kvartalo 31 de la urbo. Ties nomo referencas al la avenuo Pacifiko, nomo per kiu oni konis la aktualan avenuo Ciudad de Barcelona (urbo Barcelono), memore de la militekspedicioj fare de la hispana ŝiparmeo en 1865. Paradokse la ŝanĝo fariĝis tiuj post la Hispana Enlanda Milito, kiam fakte oni zorgis memoron de la pasintaj glorioj de la hispana armeo. Laŭ alia versio, la nomo referencis al la kazernoj kiuj gastigis la trupojn kiuj iris al la Pacifiko (Filipinoj) kaj la armilara industrio kiu liveris por tiuj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Administre la kvartalo limas kun la kvartaloj Ĥeronimoj (35) nordokcidente, Infano Jesuo (36) norde, Stelo (33) nordoriente, Adelfo (32) oriente.

Estas limigita de la Promenejo Infanta Isabel, la Promenejo Reina Cristina, la Placo Mariano de Cavia, la Avenuo Mediteraneo, la Placo Conde de Casal, la strato Doctor Esquerdo, la strato Pedro Bosch kaj la fervojoj kiuj kondukas al la Trajnstacidomo Atocha.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 11-a de marto de 2004 la ĉefa atenco de la historio de Eŭropo kiu estis tialo de la mortigo de 192 personoj fare de islamismaj teroristoj en tiu kvartalo, precize sur la fervojoj de la strato Téllez, ĝuste malantaŭ la sportejo Daoiz y Velarde kiu estis uzata kiel milithospitalo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]