Ingelheimerhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La monaĥinejo IngelheimerhausenHausen staris de la mezo de la 12-a jarcento ĝis 1535 sur la hodiaŭa teritorio de la urbo Ingelheim.

Hitorio[redakti | redakti fonton]

Meze de la 12-a jarcento Aŭgustenaninoj ekloĝis sur la monto Mainzer Berg kaj fondis la monaĥinejon Hausen. En dokumentoj aperis i.a. la nomoj Husen (1190), Husse (1276) kaj ekde 1319 Ingelheimerhusen. En 1190 la Werner la 2-a de Bolanden el la samnoma gento estis vokto de la monaĥinejo.

Ekde sia fondiĝo la monaĥinejo posedis teron proksime de la tiama paroĥa preĝejo St. Remigius en Nieder-Ingelheim. Post la Cistercianinoj, Karmelitaninoj transprenis ĉirkaŭ 1435 monaĥinejon kaj bienon. Kun la reformacio komencis la ekonomia kaj religia disfalo de la monaĥinejo: en la jaro 1537 la Majenca ĉefepiskopo Albrecht permesis la vendon de la monaĥinejo al Diethrich von Gauda, provincialo de Karmelitanoj, al la gefratoj Damm kaj Kaspar Knebel de Katzenelnbogen por 2000 guldenoj. La ĝeneral-prioro de la ordeno, Nikolaus, en Napolo konfirmis je la 6-a de septembro 1538 la vendon.

La restaĵoj de la monaĥinejo estas hodiaŭ la bieno Haxthäuserhof.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Johann Brilmayer: Rheinhessen. Mainz 1904
49.96258.1102777777778