Instituto de geografio (Parizo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto de geografio

konstruaĵo
Prezento
Arkitekto Henri-Paul Nénot
Dato de konstruo 1926
Geografio
Lando Francio
Loko Parizo
Geografia situo 48° 50′ 41″ N, 2° 20′ 33″ O (mapo)48.84472.34254Koordinatoj: 48° 50′ 41″ N, 2° 20′ 33″ O (mapo)
Instituto de geografio (Parizo)
Instituto de geografio (Parizo)
DEC
Instituto de geografio
Instituto de geografio
Instituto de geografio
Situo de Instituto de geografio

Map

vdr

La instituto de geografio estas konstruo de la Latina kvartalo de Parizo. Situita 191 strato Saint Jacques en la “universitatejo Curie”.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita de Marie-Louise Arconati-Visconti (naskiĝita Peyrat) kaj konstruita inter 1914 kaj 1926 de Henri-Paul Nénot kiu ligis ĝin kun la oceanografia instituto (pri kiu li estas ankaŭ la arkitekto) per simbola duoblarkaĵo (Tero kaj Oceano). La konstruaĵo estas konstruita sur la loko de la kapelo de la malnova monaĥinejo de la Vizitaĵo Sankta-Jakobo detruita en 1908[1], de la antaŭurbo Saint-Jacques.

Geografoj fondintoj de la franca geografia skolo kiel Paul Vidal de La BlacheEmmanuel de Martonne instruis tie, kaj pli ĵuse, Philippe Pinchemel, André Guilcher, Paul Claval, Jean-René Vanney aŭ Michel Carmona.

La instituto de geografio estas parto de la universitato de Parizo ekde ĝia konstruado. Post Majo de 1968 kaj leĝo Faure, la loko estas atribuita al la universitato Parizo-I-Panteono-Sorbono. Tamen, se la konstruaĵo apartenas al ĝi, la kursoj de geografio de la universitatoj Paris I-Panthéon-SorbonneSorbonne Université, kaj Paris VII-Paris-Diderot okazas ĉi tie, tiel kompetencoj kunigas kiuj faciligas interfakaĵon kaj konkuremon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La konstruo enhavas subteraĵon (el kiuj kelkaj kunvenejoj estas disponeblaj por la studentoj se ili petas) kaj kvar etaĝojn. La teretaĝo ŝirmas grandan akceptejon komunikigante tri amfiteatrojn. En la akceptejo, monda mapo kovras preskaŭ tute unu el la kvar muroj. La plej granda amfiteatro nomiĝas Emmanuel de Martone honore al la fondito de tiu loko. Ĝi enhavas balkonojn kaj entenas proksime 250 sidlokojn. La du aliaj amfiteatroj entenas centon da personoj. La etaĝoj estas specialigitaj: la dua kaj la tria enhavas la geografian bibliotekon, renovita en 1999. Franca biblioteko de referenco por la geografio, ĝi kolektas pli ol 100 000 dokumentojn (verkoj, disertaĵoj, revuoj) kaj maparon kun pli ol 100 000 folioj. La lastaj du etaĝoj enhavas klasĉambrojn kaj oficejojn aranĝitaj en kvadrato ĉirkaŭ centra tegmentfenestro. La tria kaj kvara etaĝoj ŝirmas la lokojn de la geografiistoj de la universitato Sorbonne-Universitato, Paris I kaj Paris VII.

Inkluzive la personaron de la tri fakultatoj ĉeestantaj en ĉi tiu konstruaĵo, ĉirkaŭ mil homoj (studentoj, instruistoj kaj aliaj personoj) vizitas ĝin regule.

Eminentuloj ligitaj al la institucio[redakti | redakti fonton]

Malnovaj Studentoj[redakti | redakti fonton]

Profesoroj[redakti | redakti fonton]

  • Denise Pumain
  • Thérèse Saint-Julien
  • Charles Le Cœur
  • Pierre Beckouche
  • Jacques Soppelsa
  • Roland Pourtier
  • Béatrice Collignon
  • Thierry Sanjuan
  • Bernard Tallet
  • Yann Richard
  • Petros Petsimeris

Atingebleco[redakti | redakti fonton]

La universitata aero, kie troviĝas la Instituto pri Geografio de Parizo, estas haltita ĉe buslinioj (21, 27, 38, 82, 84, 85, 89), de la Pariza Metroo (stacioj Place MongeCluny - La Sorbonne) kaj (RER B stacio Luxembourg).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alexandre Gady, La Montagne Sainte-Geneviève et le quartier latin, p. 274, eldonisto Hoëbecke