Insulburgo
Aspekto
Insulburgo estas varianto de akvoburgo. Ĝi situas sur natura aŭ (malofte) sur artefarita insulo kaj estas tipa malaltaĵburgo.
Ĉar la insulo, kie situas la burgo, estas ĉirkaŭita de akvo, artefaritaj defendinstalaĵoj, kiel ekzemple akvofosaĵoj aŭ ŝildmuroj ne estas necesaj. tiaj burgoj estis konstruataj senprobleme kaj malmultekoste. Multaj insulburgoj estis konkeritaj dum vintro, kiam estas forta glacitavolo.
Ekzemploj de insulburgoj estis la burgo Pfalzgrafenstein ĉe Kaub kaj la sola gotika arvoburgo en Eŭropo, la Burgo Trakai en Litovio.